Ekskursoj

Se vi interesiĝas pri ekskursoj, bonvolu kontakti Jed ĉe jedmeltzer@gmail.com.

Por resti en kontakto kun la grupo dum la ekskursoj, aparte se vi perdiĝas, ni rekomendas uzi la telegram-grupon de la kongreso: https://t.me/+JJPhWAPIQPMwM2Ex

Bonvolu kontroli la paĝon por Loĝado por informo pri aranĝi loĝadon dum la eskskursoj.

Vendrede 11a de julio – Union Station kaj Roundhouse Park
Renkontiĝo en Union Station Great Hall por vidi vidindaĵojn en la centra urbo.
14:00

Ni renkontiĝos je 14:00 en la granda salono (“Great Hall”) ene de Union Station. De tie, ni promenos laŭ la SkyWalk (ĉiela vojo) ĝis la parko Roundhouse (cirkulejo).
Roundhouse Park estas parko en la centra urbo, tuj proksime de la plej famaj turismaj sitoj de Toronto: la Turo CN, La Akvario Ripley’s, la stadio Rogers Centre, kaj la bierfabrikejo Steamwhistle. En la parko mem troviĝas la Fervoja Muzeo de Toronto, senkosta kaj inkluzivante plurajn malnovajn lokomotivojn. De tie, oni povos elekti kion vidi laŭ la deziroj de la grupo, kaj eĉ dividiĝi en diversaj grupoj.

Biletoj:
Roundhouse Park: senkosta
Turo CN: $45
Bierfabriko Steamwhistle: $17 (inkluzivas gustumadon)
Akvario Ripley’s: $46

Lundo 14a de julio: Kvartala Promenado kaj Reĝa Ontaria Muzeo

Por limigi la kvanton da homoj, tiuj ĉi ekskursoj estos ripetataj dufoje. Ambaŭ komenciĝos je la 11a kaj denova je la 14a, kaj renkontiĝos ekster la Reĝa Ontaria Muzeo (jes, ankaŭ la kvartala promenado ekas tie). Se ne estas multaj partoprenantoj, ni restos kiel unu grupo kaj faros la ĉiĉeronadon je la 11a, kaj la muzeon je ~14a.

Kvartala Promenado:
Komencante ĉe la ROM, ni piediros tra parto de la Universitato de Toronto, inkluzive la fama kaj bela “Philosopher’s Walk” (Vojo de la Filozofo). Ni vidos kelkajn gravajn partojn de la Universitato, la Parlamenton de Ontario, kaj poste iros laŭ la Avenuo Spadina kaj trapasos la faman Ĉinan Kvartalon (Chinatown). Se vi spektis la desegnofilmon de Disney Turning Red (Ruĝiganta), vi jam konos la lokon! Poste ni eniros la “Boheman” kvartalon Kensington Market. Sekve, ni vidos la lokon Grafitia Aleo (Graffitti Alley), kiu estis regule vidata en la Kanada televidprogramo The Rick Mercer Report. Fine, laŭ la havebleco de tempo, ni piediros laŭ la strato Queen kaj vidos pli da mojosaj stratscenoj, kaj se estas sufiĉe da tempo, ni povos eniri sekretan muzeon konata nur de veraj Torontanoj! Post la unua ekskurso, ni revenos laŭ publika transporto al la ROM.
Estos du bonaj oportunoj por aĉeti lunĉon rapide:
Unue, en Kensington Market:
Latin American Food Court (Latin-Amerika manĝaĵ-halo)
214 Augusta Ave
Kaj due, apud Grafitia Aleo:
Waterworks Food Hall (iom pli multekosta kaj “kuirarta”)
50 Brant St.

Reĝa Ontaria Muzeo: ĝenerala muzeo kun dinosaŭroj, juveloj, mumioj, ktp.
https://www.rom.on.ca/en
Biletoj: $46

Mardo, 15a de julio – Niagara Akvofalo
Post la kongreso, mardon, la 15an de julio, okazos ekskurso al la Niagaraj Akvofaloj. La grupo ekiros tiumatene al Niagaro por vidi la akvofalojn kaj por turismi. Kelkaj agaĵoj konsiderataj inkluzivas la Vojaĝon Malantaŭ la Akvofaloj (Journey Behind the Falls), la Kornblovanton (Hornblower) kaj la Ĉielarkan Ponton. La grupo reiros toronten tiuvespere. Estas rekomendate aranĝi restadon en la sama loĝejo de la kongreso. Se vi interesiĝas, bonvolu kontakti Jed Meltzer, kiu sendos detalojn pri la ekskurso unu monaton antaŭ la kongreso.

After the congress, on Tuesday, July 15, there will be a group excursion to Niagara Falls. The group will leave that morning and travel to Niagara to view the falls and see the sights. Some activities which are being considered for the excursion include the Journey Behind the Falls, the Hornblower, and the Rainbow Bridge. The group will return to Toronto that evening. It is recommended to arrange to stay in the same lodgings for that night as for the congress. If you are interested, please contact Jed Meltzer, who will send out details on the excursion 1 month before the congress.

Merkrede 16a de julio: Naĝado kaj Plaĝado en la insuloj de Toronto

Pluraj homoj esprimis intereson en naĝado, kaj la plej bona loko en Toronto por tio estas la famaj insuloj, facile atingebla per pramŝipo. Do ni proponas viziton al la insuloj por Mardo. Opcie, por tiuj kiuj interesiĝas kaj povos piediri iom pli for, oni ankaŭ povos viziti la faman Naturisman Plaĝon ĉe Hanlon’s Point – jes, ni eĉ havas tion en nia urbo! Ĝi estas opcie nuda – ne devige. Kvankam ĝi estas fama kulturpunkto de la GLAT-a komunumo en Kanado, ĝi ne estas strikte geja; oni vidas ĉiuspecajn homojn tie, eĉ familiojn.

Ni renkontiĝos je la 10a ĉe la pramŝip-terminalo Jack Layton. Ni aĉetos biletojn por la pramŝipo al “Centre Island.” Notu ke estas tri pramŝipoj – ni deziras tiun nomatan Centre Island. Ni atingos la insulon, kaj tie piediros al la amuzejo Centreville. Tio estas amuzejo kaj por infanoj kaj por plenaĝuloj. Eniro estas senkosta, oni nur pagas por uzi la vetur-amuzaĵojn se oni volas. Ankaŭ eblas aĉeti manĝaĵon tie. De la amuzejo, estas mallonga piediro ĝis la plaĝo (Centre Island Beach), kie oni povas libere naĝi kaj umi la tutan tagon. Poste, oni povos reveni al la urbo per la sama pramŝipo.

Hanlon’s Point: Por tiuj kiuj volas sperti ĝin, la plej facila metodo estas piediri okcidenten laŭ la plaĝo pli malpli 40 minutoj. Post la sperto, oni ne devas piediri reen al la pramŝipo “Centre Island,” ĉar ankaŭ estas pramŝipo nomata “Hanlons Point” kiu estas pli proksima – eble 20 minuta piediro. Ambaŭ pramŝipoj revenas al la terminalo Jack Layton en Toronto.