Esperanto | English

Programo

Jen provizora programo. Alklaku temon por vidi pli da informo!

Prelegoj

Mia Sperto Denaskigi Miajn Filinojn de Amanda Schmidt

“Dum mia 16-monata vojaĝado per Pasporta Servo kiel junulino, mi gastis ĉe pluraj internaciaj familioj, kiuj parolis Esperanton hejme. Estis mirinda sperto, povi paroli Esperanton al etaj infanoj kiuj flue parolis la lingvon. Post mia reveno, kiam mi patriniĝis, mi decidis mem paroli Esperanton al miaj filinoj, kaj la sperto estis mirinda — ĉe la pinto estis nia partopreno dufoje en la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF) en Eŭropo. Venu aŭdi kial mi emis denaskigi miajn infanojn, kaj kiaj estis la rezultoj. Ĉu ili havis bonajn spertojn rilate al la Esperanto-komunumo? Kiel Esperanto riĉigis iliajn vivojn? Kiaj estas iliaj impresoj pri Esperantujo, kiel denaskuloj? Kial tia entrepreno eĉ indas?”

Komerco kaj Esperanto de John Huang

“Esperanto kaj Komerco: La Rolo de IKEF en la Ekonomia Mondo. Ĉu vi iam demandis vin, kiel Esperanto povas utili en la mondo de komerco? En ĉi tiu prelego, ni esploros la rilaton inter Esperanto kaj internacia komerco, montrante konkretajn ekzemplojn de ĝia praktika uzo en komercaj interagoj. Ni ankaŭ prezentos la agadon de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), kiu ligas entreprenistojn kaj ekonomiajn profesiulojn tra la mondo pere de Esperanto. Vi ekscios, kiel IKEF subtenas kunlaboron inter firmaoj, faciligas komercajn kontaktojn kaj disponigas unikan platformon por interŝanĝo de spertoj. Se vi interesiĝas pri internacia komerco, lingvaj strategioj aŭ simple volas ekscii pli pri la ekonomiaj aplikoj de Esperanto, ĉi tiu prelego donos al vi novajn perspektivojn. Aliĝu al ni kaj malkovru, kiel Esperanto povas esti valora ilo en la tutmonda merkato!”

La Kanadanaj Zamenhofoj de Ĵenja Amis

“Lernu pri la familio de Zamenhof, kiu translokiĝis al Kanado en la fino de la 19-a jarcento!”

Pluraj Temoj de Chuck Mays

Priskribo venos

Paneldiskuto

Ĉu la stelo pli verdas? Perspektivoj pri vivo en Kanado kompare kun Usono de Jed Meltzer

“La landlimo inter Usono kaj Kanado estas ja pli dika ol tiuj en Eŭropo, sed sufiĉe multaj Esperantistoj sukcesis transiri ĝin por loĝi en ambaŭ landoj dum partoj de siaj vivoj. En tiu ĉi paneldiskuto, ni invitas homojn kiuj migris el unu al la alia priskribi siajn spertojn, perspektivojn, kaj opiniojn pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj loĝi en ambaŭ landoj. Dum ni planas tiun ĉi kongreson, je la tempo de la inaŭguro de Prezidanto Trump, ĝi estas aparte interesa temo pro la minacoj aneksi Kanadon, do kiu scias kiaj surprizoj okazos inter tiam kaj la tempo de la kongreso? Se vi ŝatus paroli en la panelo, bonvolu retpoŝti al jedmeltzer@gmail.com. Tamen, aŭskultantaranoj ankaŭ havos oportunon paroli mallonge kaj fari demandojn por la panelanoj.”

Paralela Universo

“Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe la trian sabaton de aŭgusto. PU komenciĝis en 2016, kaj kvankam kutime partoprenas grupoj de ĉiuj kontinentoj (ekz. Filipinoj pasintjare), la kerno de la afero restas en NordAmeriko, kie kutime 15-25 grupoj partoprenas. La celo de PU estas vigligi lokajn grupojn, kaj doni oportunon al Esperantistoj sperti etan kongresan etoson eĉ se ili ne povas vojaĝi al grandaj kongresoj, kaj ne havas fortan lokan klubon kutime. Ankaŭ, per afiŝi fotojn kaj rakontojn en tutmondaj sociaj retejoj samtage, ĝi kreas entuziasmon pri Esperanto vastskale. Tiel ĝi estis sukcesa, sed la afero ankoraŭ ne regajnis sian forton post la pandemio. En tiu ĉi programero, ni invitas partoprenintojn kaj partoprenontojn de PU dividi sian sperton, diskuti kio funkcias bone kaj kio ne, kaj kune plani la estontecon de la projekto. Aparte estus utile varbi novajn organizantojn kaj estraranojn por fortigi kaj renovigi la planadon de PU.”

Libropaĝmarkilo de Charles Germany

Priskribo venos